Havano, jun 29 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 8 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2340 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 89 pacientoj. Aliaj 61 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 2210 samplojn, el kiuj 8 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 168 545 studitajn samplojn kaj 2340 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Ses estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,4% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj. Unu kazo venis el eksterlando por totalo de 162 kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 54,0% estis sen simptomaj.
El la 4 novaj kazoj 4 estas virinoj por 49,6% el la totalo . El la 2340 pacientoj diagnozitaj, 41 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 86, kun indikilo de morteco je 3,67% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 19 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 99 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2211 jam rekuperiĝintaj (10 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza aŭ grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 9 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 5,01 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 50,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 4 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 4,85%.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la fizikan izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn.
En 13 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando ekigis la rekuperiĝan etapon, escepte de Havano, kiu daŭre raportas novajn kazojn de Covid-19.