Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-01 10:39:26
Facebook
Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Havano, jul 1 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis 7 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2348 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 42 pacientoj. Aliaj 102 personoj estas kontrolataj tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 2272 samplojn, el kiuj 7 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 173 063 studitajn samplojn kaj 2348 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Ses estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,4% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj. Unu kazo venis el eksterlando por totalo de 163 kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 54,2% estis sen simptomaj.
El la novaj kazoj 4 estas virinoj por 49,6% el la totalo . El la 2348 pacientoj diagnozitaj, 42 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 86, kun indikilo de morteco je 3,66% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 19 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 99 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2218 jam rekuperiĝintaj (4 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 10 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 4,92 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 50,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 4 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 4,76%.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la fizikan izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn.
En 13 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando ekigis la rekuperiĝan etapon, escepte de Havano, kiu daŭre raportas novajn kazojn de Covid-19. Oni esperas ke post kelkaj tagoj, Havano povus eki al rekuperiĝo.