Havano, jul 3 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 8 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2361 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 142 pacientoj. Aliaj 131 personoj estas kontrolataj tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 2690 samplojn, el kiuj 8 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 178 062 studitajn samplojn kaj 2361 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Sep estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,3% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 163 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 54,3% estis sen simptomaj.
El la novaj kazoj 7 estas viroj por 50,4% el la totalo . El la 2361 pacientoj diagnozitaj, 49 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 86, kun indikilo de morteco je 3,64% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 20 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 101 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2224 jam rekuperiĝintaj (3 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 10 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 4,84 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 50,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 4 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 4,69%.
En 13 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando ekigis la rekuperiĝan etapon. Ankaŭ Havano, kiu daŭre raportas novajn kazojn de Covid-19 eniris ĉi-vendrede la unuan fazon de la rekuperiĝa etapo.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj kaj fizikaj ne kontaktoj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.