Havano, jul 6 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 8 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2380 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 136 pacientoj. Aliaj 108 personoj estas kontrolataj tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 3375 samplojn, el kiuj 8 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 186 518 studitajn samplojn kaj 2380 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Ĉiuj estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,4% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 163 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 54,2% estis sen simptomaj.
El la novaj kazoj 4 estas viroj por 50,7% el la totalo . El la 2380 pacientoj diagnozitaj, 58 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 86, kun indikilo de morteco je 3,61% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 103 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2234 jam rekuperiĝintaj (5 pliaj hieraŭ). Kvar pacientoj estas en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 11 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 4,76 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 51,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 4 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 4,56%.
La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 13 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando ekigis la rekuperiĝan etapon.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.