Havano, jul 13 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 2 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2428 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 249 pacientoj. Aliaj 233 personoj estas kontrolataj tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 2978 samplojn, el kiuj 2 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 208 098 studitajn samplojn kaj 2428 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Unu estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,3% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj kaj unu venis el eksterlando por totalo de 165 personoj kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 54,7% estis sen simptomaj.
El la novaj kazoj 1 estas viro por 50,4% el la totalo . El la 2428 pacientoj diagnozitaj, 71 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 87, kun indikilo de morteco je 3,58% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 104 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2268 jam rekuperiĝintaj (10 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 12,6 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 4,45 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 52,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 6 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 4,28%.
La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 14 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando ekigis la rekuperiĝan etapon.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso kaj en 5 municipoj de Havano oni fortigas la kontrolojn, tiel ke ili havas aktivajn kazojn.