Havano, jul 17 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 4 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2444 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 213 pacientoj. Aliaj 213 personoj estas kontrolataj tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 3179 samplojn, el kiuj 4 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 220 739 studitajn samplojn kaj 2444 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Ĉiuj estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,3% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 168 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 54,7% estis sen simptomaj.
El la novaj kazoj 1 estas viro por 50,4% el la totalo . El la 2444 pacientoj diagnozitaj, 55 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 87, kun indikilo de morteco je 3,56% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 107 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2300 jam rekuperiĝintaj (15 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 13 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 4,32 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 52,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 6 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 4,16%.
La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 13 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando trapasas la rekuperiĝan etapon.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso kaj en 5 municipoj de Havano oni fortigis la kontrolojn epidemiologiajn, tiel ke ili havas aktivajn kazojn. Lunde, 13 provincoj ekpaŝos iom post iom al la tria fazo de la rekuperiĝo, dum Havano restas en la unua fazo kaj la najbara provinco Mayabeque restas en la dua fazo.