Havano, jul 22 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis 13 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je 2462 personoj.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 181 pacientoj. Aliaj 254 personoj estas kontrolataj tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 2714 samplojn, el kiuj 13 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 234 800 studitajn samplojn kaj 2462 pozitivojn.
En Kubo ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,3% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 170 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 54,7% estis sen simptomaj.
La nombro da forpasintoj entute estas je 87, kun indikilo de morteco je 3,53% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 110 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2326 jam rekuperiĝintaj (5 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza, sed stabila stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 14 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 4,15 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 53,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 7 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 4,01%.
La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 13 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando trapasas la rekuperiĝan etapon.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso kaj en 5 municipoj de Havano kaj en la najbara municipo Bauta de la provinco Artemisa, oni daŭre strikte kontrolas la epidemiologiajn evoluon, tiel ke ili havas aktivajn kazojn. Hodiaŭ, la municipo Placetas de la centra provinco Villa Clara raportis 1 novan kazon post tre pozitiva evoluo dum pli ol unu monato. Tiamaniere, 13 provincoj avancas iom post iom en la tria fazo de la rekuperiĝo, dum Havano restas en la unua fazo kaj la najbara provinco Mayabeque restas en la dua fazo.