Havano, jul 28 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis 23 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je 2555 personoj.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 284 pacientoj. Aliaj 153 personoj estas kontrolataj tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 3346 samplojn, el kiuj nulo estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 253 761 studitajn samplojn kaj 2555 pozitivojn.
En Kubo ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 87,7% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 189 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 55,03% estis sen simptomaj.
La nombro da forpasintoj entute estas je 87, kun indikilo de morteco je 3,4% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 112 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2352 jam rekuperiĝintaj (1 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 15 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,99 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 53,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 8 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,8%.
La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 12 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando travivas la rekuperiĝan etapon.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso kaj en 3 municipoj de Havano oni fortigis la kontrolojn epidemiologiajn, tiel ke ili havas aktivajn kazojn. Nuntempe 13 provincoj ekpaŝas iom post iom al la tria fazo de la rekuperiĝo, dum Havano restas en la unua fazo kaj la najbara provinco Mayabeque restas en la dua fazo.