Havano, aŭg 1 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi vendredo, oni konfirmis 25 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je 2633 personoj.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 459 pacientoj. Aliaj 3531 personoj estas kontrolataj tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 3502 samplojn, el 25 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 267 649 studitajn samplojn kaj 2633 pozitivojn.
En Kubo ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 87,2% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 206 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 55,3% estis sen simptomaj. Unu el la pozitivoj estas eksterlandano.
La nombro da forpasintoj entute estas je 87, kun indikilo de morteco je 3,33% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 113 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2367 jam rekuperiĝintaj (12 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza, sed stabila stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 17 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,89 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 53,8% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 9 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,8%.
La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 11 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando travivas la rekuperiĝan etapon.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso kaj en 5 municipoj de Havano kaj en la municipo Bauta de la najbara provinco Artemisa, oni fortigis la kontrolojn epidemiologiajn, tiel ke ili havas aktivajn kazojn. Nuntempe 13 provincoj travivas la trian fazon de la rekuperiĝo, dum Havano restas en la unua fazo kaj la najbara provinco Mayabeque restas en la dua fazo.