Havano, aŭg 7 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 54 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je 2829 personoj.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 686 pacientoj. Aliaj 11 351 personoj estas kontrolataj tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 3941 samplojn, el ili 54 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 289 412 studitajn samplojn kaj 2829 pozitivojn.
En Kubo ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 86,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 233 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 56,1% estis sen simptomaj.
La nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 3,31% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 113 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2429 jam rekuperiĝintaj (20 pliaj hieraŭ). Ses pacientoj estas en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 18 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,76 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 10 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,71%.
La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. . La insulo travivas la rekuperiĝan etapon, sed la provinco Artemisa retroiris al la dua fazo kaj ĝia municipo Bauta al la 1-a fazo pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.
Spite al la favora evoluo de la malsano en 11 provincoj, la provinca defenda konsilataro proponis intensigon de la kontroloj epidemiologiaj, sanitaraj kaj ankaŭ reduktigon de la movebleco inter la okcidentaj provincoj, inkluzive de Havano, kie la situacio retroiris, samke kiel en la municipoj Bauta kaj Mariel de la najbara provinco Artemisa.
Nuntempe 12 provincoj travivas la trian fazon de la rekuperiĝo, dum Havano restas en la unua fazo kaj la najbara provinco Mayabeque restas en la dua fazo kaj same Artemisa.