Havano, aŭg 10 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 93 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je 3046 personoj.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 959 pacientoj. Aliaj 11 501 personoj estas kontrolataj tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 4267 samplojn, el ili 93 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 301 598 studitajn samplojn kaj 3046 pozitivojn.
En Kubo ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 84,1% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 310 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 57,4% estis sen simptomaj.
La nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 2,9% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 112 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2460 jam rekuperiĝintaj (9 pliaj hieraŭ). Kvar pacientoj estas en grava stato kaj 2 en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 19 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,7 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 10 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,67%.
La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo, tamen, Havano retroiris al fazo de loka transmisiado, dum la najbara provinco Artemisa retroiris al la dua fazo kaj ĝia municipo Bauta al la 1-a fazo pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.
Spite al la favora evoluo de la malsano en 10 provincoj, oni proponis intensigon de la kontroloj epidemiologiaj tutlande, kaj ankaŭ reduktigon de la movebleco inter la okcidentaj provincoj, speciale en Havano.