Havano, aŭg 14 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 56 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je 3229 personoj.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 1384 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 4941 samplojn, el ili 56 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 319 440 studitajn samplojn.
En Kubo ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 83,9% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 315 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 57,7% estis sen simptomaj.
La nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 2,81% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 113 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2547 jam rekuperiĝintaj (22 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en grava stato kaj 3 en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 20 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,64 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 10 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,62%.
Kubo trapasas rekuperiĝan etapon, tamen, Havano retroiris al fazo de loka transmisiado, dum la najbara provinco Artemisa retroiris al la dua fazo kaj ĝia municipo Bauta al la 1-a fazo pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.
Spite al la favora evoluo de la malsano en 10 provincoj, oni proponis intensigon de la kontroloj epidemiologiaj tutlande, kaj ankaŭ reduktigon de la movebleco inter la okcidentaj provincoj, speciale en Havano.