Havano, aŭg 19 (RHK) La ministerio pri publika sano de Kubo, hodiaŭ per la dro. Pablo Feal Cañizares, informis ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis 74 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je 3482 personoj.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 1257 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 4990 samplojn, el ili 74 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 341 323 studitajn samplojn.
En Kubo ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 83,9% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 318 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 57,8% estis sen simptomaj. El la totalo 47 estas de Havano.
La nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 2,61% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 113 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2863 jam rekuperiĝintaj (69 pliaj hieraŭ). Sep pacientoj estas en grava stato kaj 4 en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 21 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,53 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 11 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,58%.
Kubo trapasas rekuperiĝan fazo n, tamen, Havano estas en fazo de loka transmisiado, dum la najbara provinco Artemisa retroiris al la dua fazo.
La situacio de la kuba ĉefurbo estas ne bona kaj tial la aŭtoritatuloj insistas pri memdisciplino kaj plenumo de la higienaj kaj sanitaraj regulaĵoj. Havano intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da testoj pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.