Suverena: Ekas klinika elprovo de kuba vakcina kandidato kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-22 11:01:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 22 (RHK) Vakcino kiu elstarigos la evoluon de la kuba scienco kaj metos la insulon en la supron  de selekta grupo da landoj,  evoluintaj landoj,  kaj omaĝos la ĉefan impulsanton de la bioteknologia sektoro en Kubo,  Fidel Castro.

Temas pri la vakcina kandidato numero 30- la unua en Latinameriko kaj Karibio- kiu ricevas la rajton por klinika elprovo, inter la pli ol 200 evoluigataj en la mondo, klarigis la ĝenerala direktoro de la Instituto Finlay de Vakcinoj,  Dro. Vicente Vérez Bencomo.

Laŭ la dro.. Vérez,  vakcinoj  havas 4 grandajn fazojn de evoluigo. La unua estas la farmacia evoluigo, kiu inkluzivas elprovojn per bestoj, la tokso-provoj, interalie, kaj fine la aprobo por klinikaj elprovoj per homoj.

Laŭ Vérez, povus ekzisti multaj versioj pri la estiĝo de la vakcin-nomo, sed Suverena fontis el la popolo  pro la fiero sentata pri tiu ĉi sukceso de la kuba scienco.

Oni ĝin  dediĉas al Fidel,  ĉar temas pri sukceso tre grava, kiu obeas al la kuba gvidanto, kiu ebligis ke  la kuba scienco iĝu forta  piliero de la insulo.

La direktorino pri esploroj de la Instituto Finlay de Vakcinoj, Dra. Dagmar García Rivera, klarigis ke alveni al tiu ĉi punkto estis defio, ĉar ne ekzistis konoj pri kelkaj faktoroj de tiu ĉi nova malsano, tial la sciencistoj devis multe studi  kaj esplori ĉion publikigitan pri ĝi.

Bonŝance, ŝi aldonis, estiĝis amaso da informoj sciencaj en malmulte da tempo kaj la internacia komunumo povis aliri al tiu informo senpage.

Tio ebligis alproprigi al si la konojn cele al bona desegno pri vakcina j kandidato kaj ni vetas por RBD, proteino konata, kiun ni enlande povas karakterizi entute pro longjara uzo ĉe la Centro de Imunologia Esploro, CIM, la alia partnero en tiu ĉi projekto.

La direktorino pri esploroj de la IFV klarigis ke Suverena estas vakcino de vicunuo. Krome, ŝi pliklarigis la kombinon faritan per la vakcino kuba kontraŭ la meningito-malsano, kiu posedas pli ol 30 jarojn  da uzado,  estas elprovita en pluraj aĝ-grupoj kaj tre sekuras. “La ideo estis koncepti vakcinon surbaze de platformoj ekzistantaj  por mallongigi tempo-periodojn”.

Ŝi klarigis ke la elprovo jam komenciĝis per varbado de volontuloj kaj lunde, la 24-an de aŭgusto, okazos la unua vakcinado. Ŝi elstarigis ke la selekta procezo estis tre rigora, per medicinista teamo, kaj bezonas la konsenton subskribitan de la homoj kaj eblas ĝin prisekvi dum du monatoj ĉe la 676 volontuloj,  inter 19 kaj 80 jaruloj.

La doktorino, tamen, alvokis la kubanojn al socia respondeco, ĉar en ĉi tiu momento, la vakcino Suverena bezonas ĉies subtenon.

La reguliga aŭtoritato en Kubo, Cedmed, kiu rajtisi la klinikan elprovon,  estas internacie rajtigita kaj ĝi referencas por la tutamerika organizo pri sano (OPS) ekde la jaro 2010 kun la plej alta nivelo, kio evidentigas ke ĝi estas kompetenta aŭtoritato por reguligi la medikamentojn, al kio aldoniĝis en 2017 ĝia aŭtoritato en la reguliga sistemo de vakcinoj.

La estrino de tiu institucio, inĝ. Yacqueline Rodríguez,  informis ke ili de la komenco kaj ĝis la fino akompanas la tutan procezon kaj la elprovon klinikan, por kio la instituto Finlay devas raporti parte kaj je la fino dum la sekvaj fazoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up