Havano, sep 1 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis 33 novajn kazojn pozitivajn kaj unu forpasinton de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je 4065 personoj malsaniĝintaj.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 1206 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 4958 samplojn kaj la lando jam akumulas 403 181 studitajn samplojn.
En Kubo ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,9% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 362 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 58,4% estis sen simptomaj. El la totalo 23 estas de Havano.
La nombro da forpasintoj entute estas je 95 kun indikilo de morteco je 2,33% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 22 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 111 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 3395 jam rekuperiĝintaj (17 pliaj hieraŭ). Deknaŭ pacientoj estas en grava stato kaj 6 en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 25 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,35 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 13 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,49%.
Kubo trapasas rekuperiĝan fazon, tamen, Havano estas en fazo de loka transmisiado. La situacio de la kuba ĉefurbo estas ne bona kaj tial la urbo eniras hodiaŭ novan etapon per limigaj regulaĵoj cele bremsi la kontaĝon.
La aŭtoritatuloj insistas pri memdisciplino kaj plenumo de la higienaj kaj sanitaraj regulaĵoj. Havano intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da testoj pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.