Havano, sep 3 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 52 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je 4266 personoj malsaniĝintaj.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 1495 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 5855 samplojn kaj la lando jam akumulas 420 273 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 677 pacientoj.
En Kubo ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,3% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 413 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 58,7% estis sen simptomaj. El la totalo 14 estas de Havano kaj 24 importitaj.
La nombro da forpasintoj entute estas je 100 kun indikilo de morteco je 2,38% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 22 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 111 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 3487 jam rekuperiĝintaj (13 pliaj hieraŭ). Deksep pacientoj estas en grava stato kaj 4 en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 26 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,31 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 13 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,47%.
Kubo trapasas rekuperiĝan fazon, tamen, Havano estas en fazo de loka transmisiado. La situacio de la kuba ĉefurbo estas ne bona kaj tial la urbo travivas novan etapon per limigaj regulaĵoj cele bremsi la kontaĝon.
La aŭtoritatuloj insistas pri memdisciplino kaj plenumo de la higienaj kaj sanitaraj regulaĵoj. Havano intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da testoj pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.