Kubo raportas 25 novajn kazojn de Covid-19 kaj du forpasintojn
Havano, sep 8 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis 25 novajn kazojn pozitivajn kaj du forpasintojn de Covid-19 por totalo de 104. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 4377.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 1380 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 7572 samplojn kaj la lando jam akumulas 446 776 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 571 pacientoj.
En Kubo, ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,3% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 427 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 58,5% estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa 12 estas de Havano kaj 1 importita.
La nombro da forpasintoj entute estas je 104 kun indikilo de morteco je 2,37% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 22 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 111 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 3700 jam rekuperiĝintaj (58 pliaj hieraŭ). Ok pacientoj estas en grava stato kaj 2 en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 27 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,27 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ 53% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 14 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,47%.
Kubo trapasas rekuperiĝan fazon, tamen, Havano estas en fazo de loka transmisiado, tial la urbo travivas etapon per limigaj regulaĵoj cele bremsi la kontaĝon. Oni intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da testoj pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj ĉefe en Havano, sed ankaŭ en aliaj regionoj.