Havano, sep 11 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 42 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 4593.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 1697 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 7138 samplojn kaj la lando jam akumulas 469 431 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 641 pacientoj.
En Kubo, ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,2% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 429 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 59,8% estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa 18 estas de Havano, 15 de Ciego de Ávila, en la centra regiono. Unu kazo estis importita.
La nombro da forpasintoj entute estas je 106 kun indikilo de morteco je 2,31% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 22 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 114 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 3844 jam rekuperiĝintaj (65 pliaj hieraŭ). Dekdu pacientoj estas en grava stato kaj 6 en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 27 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,24 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ 53% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 14 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,47%.
Kubo trapasas rekuperiĝan fazon, tamen, Havano estas en fazo de loka transmisiado, tial la urbo travivas etapon per limigaj regulaĵoj cele bremsi la kontaĝon kaj same okazas en la centra provinco Ciego de Ávila.
Oni intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da testoj pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj tra la tuta lando, ankaŭ en provincoj kie ne ekzistas loka transmisio de la viruso.