Havano, sep 15 (RHK) Dum la nekutimaj tagoj travivataj tutmonde, nenio portas nin pli al la profundo de poezio ol la klopodoj de la kuracistoj dum la pandemio.
Je risko de sia propra vivo, ili savas homojn. Tiel estas rekonata de ĉiuj bonaj personoj, kaj pro tio, la Monda Poeta Movado proponis ke la paca nobelpremio estu donata al la kuracista brigado Henry Reeve.
Poetoj de Azio, Eŭropo, Afriko, Latinameriko kaj Norda Ameriko, kunsidintaj en virtuala renkontiĝo, interkonsentis subteni la kandidatigon de tiuj kuracistoj kubaj, kiuj fakas pri situacioj katastrofaj kaj gravaj epidemioj, kiel “ago de justico kaj agnosko, kiun la homaro devus oferi” al la tuta personaro de sano.
Ĝuste kiam oni celebris la centjariĝon de Mario Benedetti, intelektulo kompromitita, simbolo de la verkisto, kiu-pro sia tempo- suferas kaj kreas; tiuj ĉi poetoj, en letero sendida el Medellín, Kolombio, al la norvega komitato de la nobelpremio, transdonas la konvinkon ke, arto devas brakumi la plej progresemajn kaŭzojn kaj loki sin flanke de la “malavara transdono”.
En la letero, publikigita de la retejo de la kuba ĉapitro de la Reto en Defendo de la Homaro, oni asertas: “La poetoj savas la animon. La kuracistoj savas la korpon. Kune ni laboras por savgardi la korpon, la animon kaj la menson, tiu triopo, kiu subtenas la homan spiriton en ties trascendo, kultante la vivon kaj belecon kiel valoroj superaj de nia civilizo”.
Kelkaj iniciatoj, personaj kaj kolektivaj, subtenas la kandidatigon de la laborbrigado Henry Reeve, fondita de Fidel de antaŭ 15 jaroj, la 19-an de septembro 2005. En ties heroeco, kiu spegulas tiun de miloj da profesiuloj de la sano fronte al malsano detrua, naskiĝas en la plej bona poemo: tiu de la batalantoj kontraŭ la morto, forgesitaj je si mem.