Havano, sep 29 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis 48 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 5531.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 7298 pacientoj plus iliaj kontaktoj kaj suspektemaj. En tiu ĉi tago oni analizis 7424 samplojn kaj la lando jam akumulas 606 444 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 541 pacientoj.
En Kubo, ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 90,9% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 441 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 60,4% estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa 30 estas de Havano, 2 de Matanzas, 7 de Ciego de Ávila, kaj 9 de S. Spiritus. Neniu importita.
La nombro da forpasintoj entute estas je 122 kun indikilo de morteco je 2,20% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 114 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 4866 jam rekuperiĝintaj (79 pliaj hieraŭ). Kvar pacientoj estas en grava stato kaj 2 en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 33 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 3,01 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ 51% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 16 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,34%.
Kubo trapasas rekuperiĝan fazon, tamen, Havano estas en fazo de loka transmisiado, tial la urbo travivas etapon per limigaj regulaĵoj cele bremsi la kontaĝon kaj same okazas en la centra provinco Ciego de Ávila kaj en aliaj distriktoj en Matanzas, Sancti Spiritus.