Havano, okt 6 (RHK) La ministerio de publika sano de Kubo, per la dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis 38 novajn kazojn pozitivajn kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je 5883.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 4573 pacientoj plus iliaj kontaktoj kaj suspektemaj. En tiu ĉi tago oni analizis 5770 samplojn kaj la lando jam akumulas 656 805 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 480 pacientoj.
En Kubo, ĝis hodiaŭ, el ĉiuj konfirmitaj kazoj 91,8% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum totalo de 446 personoj estis kontaĝitaj eksterlande. El la totalo konfirmita 61 % estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa 5 estas de Havano, 26 de Ciego de Ávila kaj 7 de S. Spiritus en la centro de la insulo.
La nombro da forpasintoj entute estas je 123 kun indikilo de morteco je 2,09% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 117 en la mondo. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 5278 jam rekuperiĝintaj (46 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en grava stato kaj 1 en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol 35 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 2,94 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ 49% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 17 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 3,32%.
Kubo trapasas rekuperiĝan fazon. Havano fleksigis limigajn regulaĵojn cele bremsi la kontaĝon por reaktivigi sian ekonomion. Nuntempe, en la centraj provincoj Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus la situacio estas kompleksa kaj ili estas epicentro de la kontaĝoj. Ankaŭ estas limigoj en aliaj distriktoj en Matanzas, Artemisa kaj Mayabeque, en la okcidento de la insulo, kiuj raportas kontaĝojn dum la lastaj semajnoj.