La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel
Havano, okt 8 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel anoncis ke ĉi ĵaŭde li partoprenos la radio-televidan programon Ronda Tablo kune kun la ĉefministro, Manuel Marrero.
En la socia retejo Tvitero, la ŝtatestro sciigis ke ili pritraktos hodiaŭ gravajn aktualajn temojn.
La programo, en speciala elsendo, komenciĝos je la 6.00 ptm, estos elsendita de la radio kaj televido plus la sociaj retejoj kaj la jutubkanalo de la Ronda Tablo.