Havano, okt 8 (RHK) La insula parlamentestro, Esteban Lazo, alvokis la nacian parlamenton al la 5-a ordinara laborsesio de la 9-a leĝofaro, la venontan 28-an de oktobro en la Kongresa Palaco de Havano.
Kelkaj leĝoj estos prezentitaj por aprobo de la Nacia Asembleo de la Popola Povo, inter ili, pri organizo kaj funkciigo de la administra konsilantaro municipa; pri la organizo kaj funkciado de la provinca registaro kaj pri la prezidento kaj la vicprezidento de la respubliko, interaliaj.