Vizitas Raúl, Díaz-Canel kaj Marrero la strategian enklavon ZD Mariel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-13 08:58:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Raúl, Díaz-Canel kaj Marrero en  la ZED Mariel

Havano, dec 13 (RHK) La unua secretario de la centra komitato de la komunista partio, generalo de armeo Raúl Castro, la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero vizitis ĉi-sabate la Specialan Evoluigan Zonon Mariel, strategia enklavo situanta je 45 km okcidente de Havano.


Post iom da tempo sen fari personan viziton al tiu zono, kvankam atenta al ties evoluigo, Raúl konsideris ke “tagon post tago ĝi avancas” kaj elstarigis la strategian gravecon de la Zono; mirinda, li asertis, ne nur por nia lando, sed ankaŭ por la provinco Artemisa. Li rimarkigis la grandan rapidecon de tiuj investoj.

La vizitantoj estis detale informitaj pri la investa procezo tie okazanta en diversaj sektoroj.

Laŭ la ĝenerala direktoro de la entrepreno de inĝenieraj servoj, Osvaldo Borrego, ekde la dua semestro de 2014 oni finkonstruis la bezonatan infrastrukturon por servoj de akvo, elektro, komunikado, interalie, en 733 hektaroj. Tie oni investis pli ol 3 000 milionojn da pesoj ekde 2011, kaj ĉi-jare, kiu estis kompleksa pro la situacio travivita de  lando, oni plenumos la investan planon aprobitan.

Oni klarigis pri ĉiu sektoro,  pri la eniro de la nacia industrio en la infrastrukturo de Mariel, ankaŭ pri la kreataj kondiĉoj por akcepti pli grandajn ŝipojn, ankaŭ pri la loĝeja programo, kiu tre bone progresas en la regiono, kie estis finkonstruitaj 146 novaj kaj komfortaj domoj el pli ol 700 planitaj.

En la prezento al la landaj gvidantoj, ankaŭ intervenís la direktorino de la oficejo de la ZD Mariel Ana Teresa Igarza, kiu esprimis ke ekde la fondo de tiu loko, tie kombiniĝis evoluigo de la infrastrukturo kaj kaptado de investoj. 

Ĝis nun, ŝi klarigis oni havas 55 negocojn: 31 operaciantaj; kaj estas diversigitaj en gravaj areoj kiel nutra, leĝera kaj siderurgia industrio, konstruado, elektroniko, loĝistiko, energio kaj la branĉoj financaj kaj bankaj.


Igarza Martínez aldonis ke spite al la usona blokado kaj la sekvoj de la epidemio de Covid-19 dum la jaro, oni ne haltigis la laborojn en la Zono, nek la investan procezon, nek la allogon al  la fremdaj investistoj. Kelkaj kompanioj tie funkciantaj petis ampleksiĝi per kio daŭre solidiĝas la Zono kiel grava spaco por la lando.

Pri tiuj temoj, la prezidento konsideris ke oni vidas la ekonomian sekvon en la kubaj entreprenoj, kiuj komercas siajn produktojn en la Zono, ĉar ili kaptas parton de la likvida mono por propra evoluo. Kvankam, li atentigis, ankoraŭ estas la komenco kaj restas grandaj ekspluateblaj potencialoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up