Honoro al la herooj kaj heroinoj nuntempaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-12-23 08:09:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Heroino de Laboro al Omara Portuondo

Havano, dec 23 (RHK) Dektri gelaboristoj estis honorigitaj ĉi-marde per la titolo honoriga Heroo de la Laboro de la kuba respubliko; 15 prestiĝaj scienciestoj ricevis la ordenon Lázaro Péña de unua kaj dua gradoj; kaj kvar laborteamoj ricevis la medalon Labora Heroaĵo: la CIGB, IPK, la taĉmento Henry Reeve kaj la Instituto Finlay de Vakcinoj.

Miguel Díaz-Canel Bermúdez, prezidento de la respubliko; José Ra,ón Machado Ventura, dua sekretario de la Centra Komitato de la partio; Ulises Guilarte, ĝenerala sekretario de la Centralo de Kubaj Laboristoj, plus ministroj kaj aliaj gvidantoj prezidis la ceremonion en la halo El Laguito, kie ankaŭ prezentiĝis la elstara arta infanteamo La Colmenita, kiu interpretis la kanzonon Kuraĝuloj.

Inter la honorigitoj kiel herooj kaj heroinoj de laboro estis sciencistoj,laboristoj kaj artistoj, kiel la fama kantistino Omara Portuondo.

Sekvante la aserton de la ĉefkomandanto Fidel Castro: “Al la herooj oni devas memorigi ne nur post la morto, oni devas ilin subteni kaj sekvi kiam vivas kaj estas batalantaj kune kun la popolo”.

En la nunaj cirkonstancoj travivataj de la lando, karakterizata de grandaj defioj ĉiaspecaj, ankaŭ politikaj kaj ideologiaj, distingi tiujn elstarajn reprezentantojn de publika sano, sporto, kulturo, scienco, edukaj kaj gelaboristoj, interalie, konsistigas impulson moralan por la novaj generacioj de kubanoj, kiuj havas ilin kiel modeloj.


Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up