Raportas Kubo 224 novajn kontaĝojn je Covid-19 dum la lastaj 24 horoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-05 11:48:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 5 (RHK) La nacia direktoro de epidemiologio de la ministerio pri publika sano,  dro. Francisco Durán, raportis ĉi-marde 224 novajn pozitivajn kazojn je Covid-19 dum la lastaj 24 horoj, por akumulita nombro da 12 964 kazoj ekde la pasinta marto, kiam komenciĝis la malsaniĝo enlande.

Dum gazetara konferenco, Durán esprimis ke ĝis hieraŭ estis enhospitaligitaj 3 312 pacientoj, el ili 742 suspektemuloj, 1 761 konfirmitaj kaj 809 en epidemiologia observado.

Li informis ke hieraŭ estis faritaj 8 754 testoj por totalo je 1 miliono 532 042 samploj analizitaj.

Li precizigis ke el la  novaj 224 diagnozitaj, 198 estas kubanoj kaj 26 eksterlandanoj. El ili, 109 infektiĝis pro kontaktoj kun jam konfirmitaj personoj, 101 infektiĝis eksterlande kaj en 14 personoj ankoraŭ ne eblis precizigi la fonton de kontaĝoj.

Hodiaŭ restas enhospitaligitaj kaj konfirmitaj 1 761 kaj el ili 1 739 stabile evoluas. Oni raportas akumulitan nombron da 147 forpasintoj  por mortec-indikilo je 1,13%. Jam rekuperiĝis 11 036, el kiuj 199 estis elhospitaligitaj hieraŭ. En kriza stato estas 8 pacientoj kaj 14 en grava stato.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up