Kubo prisekvas infanajn konvaleskantojn de Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-10 13:41:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 10 (RHK) Dum kunsido de la  prezidento Miguel Díaz-Canel kun la sciencistoj kaj spertuloj ligitaj al la batalo kontraŭ la pandemio, oni konstatigis ke Kubo daŭre aplikas kurac-proceduron al konvaleskantoj de Kovim-19 kaj ties eblajn sekvojn, kun emfazo en infanoj kaj adoleskantoj.

La drino. Lissette López, estrino de la Nacia Grupo de Pediatrio, klarigis la agojn faritajn al infanaj pacientoj por minimumigi la sikologiajn kaj fizikajn spurojn de la malsano kaj atenti individue ilian reaniĝon al la socio.

Ŝi memorigis ke farita studo en la centra provinco Villa Clara detektis korajn damaĝojn  kaj diversajn malkorektaĵojn en la kora ritmo en pli ol 20% el la pritaksitaj kazoj.

En aliaj provincoj oni trovis problemojn de sangopremo, neŭrologiajn damaĝojn, spirajn, renajn kaj hematologiajn damaĝojn, plus febliĝon. 

Kubo raportis unu infanon kun Sindromo Inflamiga Multisistema, du pacientojn kun la Malsano de Kawasaki kaj adoleskanton kun Sindromo Hemofagocita, ĉiuj ligitaj al la Kovim-19, kiuj favore evoluis.

Fronte al tiu scenejo, la doktorino López insistis pri la bezono eviti ke la infanoj malsaniĝu, tendenco kiu kreskis dum la lastaj monatoj, kaj nur dum la lastaj 48 horoj sumis 270 novajn kazojn.

Ŝi emfazis ke la beboj havas pli grandan riskon, ĉar entute dependas de la familia kaj socia prizorgo.
En Kubo neniu infano mortis pro Kovim-19, sed entute 51 bezonis intensivajn prizorgojn, aldonis la estrino de pediatrio.

fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up