Díaz-Canel: Kubo defendos spacon por la libro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-16 07:56:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 16 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel renkontiĝis kun elstaraj artistoj kaj membroj de la kuba unuiĝo de artistoj kaj verkistoj (Uneac), gvidantoj de la ministerio de kulturo kaj la komunista partio por trakti la evoluon de la interkonsentoj de la IX-a kongreso de la Uneac.

Tiu prioritato, kaj la maniero ĝin konkretigi meze de la nunaj cirkonstancoj kaj fronte al la tuja estonteco, markis la etoson de tiu renkontiĝo.

Se la sanitara urĝo malebligis la efektiviĝon de la Internacia Librofoiro, kaj tranĉis la programon de la antaŭa evento laŭlonge de la insulo, la verkistoj, eldonistoj kaj promociantoj, kunvokitaj de la Kuba Instituto de la Libro (ICL), la Uneac, la Asocio Fratoj Saíz kaj la institucioj de la kulturo, sin preparas por okazigi de la 26-a ĝis la 31-a de marto, agotagoj okaze de la Tago de la Kuba Libro, omaĝe al la 62-a fondo-datreveno de la Nacia Eldonejo. 

La koncernaj organizoj kulturaj ne ĉesis  pritrakti tiujn ĉi aferojn kaj ankaŭ la landa estraro faras grandajn klopodojn fronte al sentebla forfalo de eldonaĵoj eĉ antaŭ la pandemio, pro la gravaj damaĝoj de la usona sieĝo en tiu ĉi fako.

Post demandi pli intensan respondon pri tiuj kaj aliaj problemoj traktitaj dum la kunsido, la kuba ŝtatestro 
interesiĝis pri la baza kolekto de kubaj aŭtoroj en establo-fazo, kaj emfazis pri la bezono impulsi la legadon: “Se ni sukcesas ke la homoj legu pli, ni kontribuos al tio ke ili estu pli bonaj personoj, pli bonaj civitanoj.”


fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up