En la usona urbo Vaŝingtono renkontiĝis dum la lastaj tagoj reprezentantoj de preskaŭ 30 landoj kiuj postulas al la registaro de Barack Obama liberigi la tri kubajn kontraŭteroristajn batalantojn, kiuj restas malliberigitaj en tiu lando.
Advokatoj, parlamentanoj, religiuloj, verkistoj, artistoj, sindikatistoj kaj geamikoj de la kaŭzo de La Kvin, kiel estas internacie konataj la kubaj malliberigitoj, nome, Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Antonio Guerrero, Fernando González kaj René Gonzalez, serĉas pli forte premi por atingi solvon al ilia kaŭzo.
Inter la ĉefaj programeroj de la evento estis libroprezentado, dokumentaj filmoj, manifestacio paca fronte al la Blanka Domo postulante la liberigon de la kubanoj, samkiel por liberigo de la sendependista gvidanto portorika Oscar López Rivera.
En aliaj mondopartoj ankaŭ aliĝas solidaremaj organizaĵoj kaj individuoj. La asocio de amikeco Portugalio-Kubo organizis novan eldonon de la tradicia promeno de cikloturismo per trairo en la urboj de Almada, Seixal, Barreiro kaj Moita. Tiu ĉi evento efektiviĝas kun subteno de la prezidantoj de la municipaj ĉambroj de tiu urboj ĉemaraj sude de Lisbono.
La evento, kiu tradicie estas dediĉita al la solidareco favora al Kubo, ĉi kaze realiĝis kadre de la agotago Kvin por La Kvin.
La postulo pri liberigo por tri el la kubaj kontraŭteroristoj ankoraŭ maljuste malliberigitaj en Usono aŭdiĝis en la libana loko de Kfar Kila, landlime kun Israelo, kie amikoj de Kubo transdonis solidarecan dokumenton al UN-oficejo postulante ilian liberigon kaj haltigon de la “krima sieĝo usona altrudata al la kariba insulo”.
La Kvin: sukcesa denunca agotago de solidareco ekde Washington

Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Zelensky rifuzas pardonpeti post disputo kun Donald Trump
- Malgraŭ ĉio, kune laborante ni venkos, asertis Díaz-Canel dum laborvizito en la kuba oriento
- Kubo rifuzas novajn rimedojn usonajn kontraŭ Venezuelo
- Sinkronigita al la nacia elektra reto la dua el 92 grandaj fotovoltaj parkoj en Kubo
- Antonio Guterres esprimis sin kontraŭ ajna projekto forpeli palestinanojn el Gazao