Rekono al Raúl Castro en sia naŭdekjara datreveno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-03 08:55:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 3 (RHK) Raúl Castro fariĝas naŭdekjara fore de siaj registaraj kaj politikaj postenoj en Kubo, sed li daŭre posedas fortan gvidan rolon en la kuba civitanaro, kiu esprimas sian sintenon al tiu ĉi homo, ĉefrolanto de la kuba historio.

Modesteco estas unu el la trajtoj rekonataj de tiu ĉi homo, kiu estis parto de la nomata Generacio de la Jarcento, kiu sturmis la militan kazernon Mocada en Santiago de Kubo, en julio de 1953, kaj iniciatis kune kun sia frato Fidel Castro la batalon, kiu finiĝis per la venko de 1959.

La  kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis  ke la “gvido de Raúl dum la lasta jardeko estis enorma” kaj aldonis ke li restos kiel modelo por la kubanoj pro ties rezistemo fronte al la minacoj kaj agresoj.

Díaz-Canel, nuna sekretario de la komunista partio, parolis pri la vivo de Raúl Castro ekde la protestoj kontraŭ la ŝtatrenverso de la 10-a de marto 1952, farita de Batista, ĝis la tagoj de la gerila batalo ĉemontara.

Inter liaj elstaraj agoj estis gvido de la lando inter 2006-2018 meze de malfacila kojunkturo ekonomia kaj socia, kreante konsentojn kaj impulsante profundajn kaj necesajn strukturajn kaj konceptajn ŝanĝojn por aktualigi la modelon sociekonomian de la insulo.

Ankaŭ laŭdis liajn ecojn kiel ŝtatisto kaj defendanto de la latinamerika integriĝo kun altaj rezultoj kiel portempa prezidanto de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj per la deklaro de la regiono kiel Paca Zono.

Al la generalo de armeo ni ŝuldas “la ekzemplon, puŝon, forton kaj fidon” pro tio ke li estas homo ricevinta ĉiujn rekonojn sen vantiĝi, kaj kiel politika gvidanto ĉiam postulis fortan ligon al la popolo, esprimis Díaz-Canel.

fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up