La kuba prezidento Raúl Castro, prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj de Kubo, akceptis en Havano la eminentan sinjoron Vladimir Vladimirovich Makei, ministro pri eksteraj rilatoj de la respubliko de Belarusio, kiu plenumas oficialan laborviziton en la kariba insulo.
Ambaŭ gvidantoj dialogis pri la eminentaj statoj de la ekzistantaj rilatoj kaj perspektivoj pri ampleksigo kaj plifortigo de la reciprokaj ligoj.
Antaŭe, la elstara vizitanto trairis la komercan foiron de la Unua Internacia Ekspozicio kaj Kongreso Internacia de la kuba industrio, Cubaindustria 2014, okazanta en la foirejo de Pabexpo en la okcidenta parto de la kuba ĉefurbo.
La elstaran vizitanton akompanis Vladzimir A. Astapenka, ambasadoro de Belarusio en Kubo. Flanke de Kubo ĉeestis la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla.
Kubo kaj Belarusio: dialogo en Havano.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kreskas rekono al laboristoj de la elektra sektoro
- Usono adoptas decidojn en la ĝusta direkto, sed la blokado restas
- Kubo kaj Ĉinio fortigas ligojn kaj proksimecon
- La mondo celebras la decidon de Usono pri Kubo kaj postulas ĉesigon de la ekonomia sieĝo
- La BRICS-emblemo en Brazilo en 2025 estos la sumauma-kotonarbo