Kubo prioritatos ekonomian transformon kaj remalfermon de landlimoj, anoncas Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-29 11:55:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezidento Miguel Diaz-Canel

Havano, okt 29 (RHK) Kubo hodiaŭ prioritatas ekonomian transformon, la remalfermon de landlimoj, amasan vakcinadon kontraŭ Kovim-19 kaj popolan dialogon, meze de la tutmonda krizo kaj la sieĝo de Usono, emfazis la landa prezidento Miguel Díaz-Canel.

Antaŭ la deputitoj de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento),  unua prezidento montris hieraŭ sian optimismon pri la kapablo de la antila nacio alfronti tiujn defiojn kaj perfektigi la socialisman revolucian procezon.

Dum sia parolado ĉe la fino de la sepa regula sesio de la Leĝdona periodo, la ŝtatestro pledis por pli granda civitana partopreno en la administrado de la registaro, instigis respekti la heterogenecon de la nacio kaj plifortigi la Popolpovon kiel bazon de la politika sistemo.

 

Díaz-Canel aludis al unu el la urĝaj problemoj de la nacia vivo hodiaŭ: la inflacio, kaj diris, ke ĝi estas afero, kies solvo estas prioritatita de la Registaro kiel parto de la procezo de ekonomia transformo.

La prezidento menciis kiel agojn, kiuj montras, ke Kubo ne ĉesas, la aprobon de 43 decidoj por la disvolviĝo de la socialisma ŝtata entrepreno, aliaj 63 dediĉitaj al antaŭenigo de agrikultura produktado kaj ekspansio de ekonomiaj agantoj kun la apero de mikro, malgrandaj kaj mezgrandaj kompanioj.

Li anoncis la malaktivigon de la Komisiono por Efektivigo de la Gvidlinioj, kies funkcioj nun pasas al la Ministerio pri Ekonomio kaj Planado kadre de la makroprogramoj kaj projektoj de tiu organo.

La gvidlinioj difinas la nacian strategion por akceli la ekonomion kaj alfronti la tutmondan krizon generitan de Kovim-19 antaŭ novaj scenaroj, sen rezigni disvolviĝon por 2030.

La ŝtatestro menciis kiel unu el la ĉefaj fortoj de la antila nacio la fakton, ke ĝi estas la unua lando en Latin-Ameriko kun tri propraj vakcinoj kaj du vakcinaj kandidatoj, kaj ankaŭ la unua se temas pri imunigi sian loĝantaron inter la aĝoj du kaj 18.

Li rimarkigis, ke en la lastaj semajnoj la nombro de malsanuloj kaj forpasintoj de Kovim-19 konsiderinde malpliiĝis, kio lokas la insulon en favoran pozicion por remalfermi la landlimojn kaj antaŭenigi la ekonomian-socian remalfermon.

La prezidento emfazis, ke ĉio ĉi okazas malgraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono, kiu estas parto de la enmiksiĝo de Vaŝingtono en la internajn afer de kontraŭleĝa marŝo en Kubo, kongrua kun la interesoj de la usona Registaro, kiu samtempe citas kaj malobservas la Kuban Konstitucion.

"Ĉi tiu manifestacio ne plu estas paca ĉar la iniciatintoj celas ŝanĝi la socian vivon, la konstitucian ordon kaj ĉio ĉi estas farita laŭ skripto ligita kun la politikaj interesoj de eksterlanda registaro, kiu faras ekonomian militon kontraŭ nia lando dum ses jardekoj," li emfazis.

En aliaj momentoj de la parolado, la ŝtatestro emfazis la leĝan forton de la nacio por alfronti tiajn eventojn kaj distingis la lastatempan aprobon de la Parlamento de kvar leĝoj, kiuj konsistigas senprecedencan proceduran reformon en la leĝdona korpo.

 

Fonto: PL

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up