Kubo: ni devas agi kun inteligenteco kaj respondeco fronte al la Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-06 08:44:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 6 (RHK) En la Palaco de la Revolucio, Dr.C. Raúl Guinovart Díaz, dekano de la Fakultato de Matematiko kaj Komputado de la Universitato de Havano, partoprenis la regulan kunsidon kun la prezidento Miguel Díaz-Canel kun  fakuloj kaj sciencistoj, kiuj estas mergitaj en sciencaj kaj teknologiaj novigaj agadoj por alfronti la novan kronaviruson.

La specialisto raportis pri  la kutima analizo de la matematikaj modeloj de prognozoj  informinte  ke  estas antaŭvidita en Kubo, por la venontaj semajnoj,  plian kreskon en la  nombro da konfirmitaj kazoj de Kovim-19. Li aldonis ke oni ja atendas pliiĝon  en la efiko de la malsano.

En la kunveno gvidita de la kuba prezidanto Miguel Díaz-Canel, kaj ankaŭ de la Ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, ankaŭ partoprenis  la vicĉefministro, Inés María Chapman Waugh.

La nombroj, kiel la profesoro emfazis, parolas pri epidemiologia situacio, kiu tendencas fariĝi pli kompleksa. La kuba loĝantaro tamen havas "pli grandan forton" kun ĝi el la vakcinada kampanjo, sed ĉi tiu avantaĝo devas esti akompanata, indikis Guinovart, kun plenumo de sanitaraj reguloj, por ke la malsano ne atingu alarmajn ciferojn de disvastigo.

Ĉe la fino de la kunveno, kaj ĉe la deirpunkto de la aktuala statistiko pri la epidemio, la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, emfazis la bezonon de "strikta plenumo de la aprobitaj proceduroj, la bezono preni ĉiujn ĉi rimedojn, kaj agi respondece.

Li avertis pri la logika konfido, kiun generas vakcinado, "sed la vakcino ne faras miraklojn, kaj ekzistas la komponanto, kiun devas meti ĉiu el la homoj, agante kun pli granda respondeco." La registarestro emfazis, ke dum la lando reaktivigas sian ekonomion, “la  sistemo pri domhospitaliĝo devas esti plifortigita, ĉar ni ne povas kalkuli je lernejoj, universitatoj, turismaj instalaĵoj, kiujn ni iam izolis; alivorte, necesas apelacii al respondeca izolado en la hejmoj”.

Ĉi tiun batalon, li diris, ni povas venki, sed ni devas kuniĝi kaj respekti la establitajn procedurojn.


Fonto: Registara Retejo

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up