Havano, jan 15 (RHK) La respondo de kubaj retumantoj al enketo pri sociaj retoj aplikita de la usona ambasado en Havano malkaŝis kontraŭstaron al la malamika kaj intervenisma politiko de Vaŝingtono kontraŭ la insulo.
La diplomatia sidejo provis aŭskulti inter siaj sekvantoj en Tvitero pri la aferoj, kiujn ili preferus vidi spegulittaj en siaj profiloj dum la jaro, kaj trovis la reagon de kubanoj, kiuj poziciigis la peton forigi la politikon uzatan de pli ol 60 jaroj kontraŭ la plej granda el Antiloj.
Inter la kriterioj de retumantoj, la uzanto Betty C. Rodríguez certigis "la blokado kaj sankcioj meze de kolosa pandemio, kiu skuis eĉ la grandajn ekonomiojn de la mondo", kaj tio devas esti traktita.
Identigita kiel Ernesto Guerra, alia uzanto menciis, ke oni povus trakti kiel ĉi tiu barilo influas la civitanojn de Usono, ekzemple, malebligante al ili aliri medikamentojn produktitajn en Kubo.
"Mi ŝatus, ke ili publikigu pri la malobservoj de homaj rajtoj kaŭzitaj de la blokado, inkluzive de tiuj de la rajtoj de libera movado de nordamerikaj civitanoj, kiuj ne povas vojaĝi al Kubo", komentis Tamara Velázquez.
La profilo en tiu cifereca platformo de la konstanta misio de Kubo al la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ esprimiĝis por la redono de la orienta teritorio de Guantánamo, kontraŭleĝe okupata de la usona mararmea bazo, kaj ankaŭ por la ĉeso de la manipulado de la kuba realaĵo.
Gray Suárez, siaflanke, montris intereson pri traktado de la enmigra politiko al la kariba insulo kaj la rekomenco de konsulaj proceduroj, opinio dividita de David Romero, petante, ke oni traktu la efikojn de nerespekto de la livero de ĝis 20 mil jaraj vizoj al kubanoj.
Pluraj retuzantoj ankaŭ aludis al la viktimoj de la teroristaj atakoj faritaj de Usono kontraŭ Kubo. "Kial granda kaj potenca lando kiel Usono faris tion al malgranda lando kiel #Kubo? Pri kio Homaj Rajtoj parolas Usono?” demandis Jesús Lorenzo.
Diversaj opinioj konsentas, ke la listo povus esti multe pli longa, kaj tio estas, ke la ekonomiaj perdoj pro la blokado al Kubo sumiĝis, laŭ oficialaj ciferoj, de aprilo 2019 ĝis marto 2020, al kvin mil 570,3 milionoj da dolaroj, meze de la efiko de unu el la plej gravaj sankrizoj en la historio.
"Kiom da jaroj ili ankoraŭ insistos strangoli nin, antaŭ ol akcepti, ke ili ne rajtas fari genocidon kontraŭ popolo pro la simpla fakto, ke ili preferas sistemon, kiu ne estas en ilia intereso?", demandis la Heroo de la Respubliko de Kubo, René González, en sia komento.
Fonto:PL