Ministro pri eksteraj aferoj denuncas usonan persekuton por senigi Kubon je fuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-08 14:29:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @BrunoRguezP

Havano, feb 8 (RHK) Kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez denuncis ĉi-mardon usonan la persekuton de ŝipoj, ŝipkompanioj kaj asekurkompanioj por senigi Kubon je fuelo, ago kiun li priskribis kiel kriman de la usona registaro.

En sia Tviter-konto, la ministro pri eksteraj aferoj klarigis, ke nur en 2019, 53 ŝipoj kaj 27 kompanioj estis en nigra listo.

Li emfazis, ke la regularo de Vaŝingtono daŭras, kaj havas gravan efikon por Kubo, en la kunteksto de Kovim-19.
La Usona Departemento de Ŝtato daŭre vastigis sian Liston de Kubaj Restriktitaj Entoj, kun kiu personoj submetitaj al usona jurisdikcio estas malpermesitaj fari operaciojn.

Ĉefe, ili inkluzivas kompaniojn ligitajn al la podetala reto de la lando, la provizado de la plej gravaj bezonoj por la ekonomio kaj la loĝantaro, ĉiuj hotelaj instalaĵoj en la nacio kaj pluraj institucioj de la financa sektoro.

Laŭ la ĝenerala direktoro pri Ekstera Komerco de la Ministerio pri Ekstera Komerco kaj Eksterlanda Investo (MINCEX), Vivian Herrera Cid, en 2021 okazis elmigrado de la ŝipkompanioj MCC kaj Zim, kiuj esprimis, ke ili ne laboros pli kun Kubo por eviti problemojn pro la blokada efiko.

Laŭ oficialaj ciferoj, la perdoj de la plej granda insulo de Antiloj pro ĉi tiu unuflanka politiko en la lastaj kvin jaroj estis pli grandaj ol 17 miliardoj da dolaroj, kaj la amasigita damaĝo en ses jardekoj atingas 147 miliardojn, kaj je valoro de oro, unu duiliono 337 miliardoj. 

Fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up