Kubo forigas la devigan uzon de la nazmasko aŭ masko pro kontrolo de Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-31 11:39:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Osval. www.periódico26.cu

Havano, maj 31(RHK) La Kuba Ministerio pri Publika Sano (MINSAP) informis ĉi-lunde, ke la uzo de la nazmasko aŭ masko ne plu estos deviga en la lando ekde hodiaŭ la 31-an de majo.

Kadre de la decidoj  plenumotaj en la nova etapo rilata al la kontrolo de Kovim-19, estas establita  forigi ĝian devon por ĉiuj sociaj agadoj, krom en medicinaj konsultoj kaj enhospitaligaj servoj kiuj postulas ĝin, kaj areoj kun limigo dum fokuso-kontroloj.

Tamen, maskoj estos devigaj por homoj, kiuj prezentas spirajn simptomojn, kaj gravas, ke vundeblaj personoj daŭre uzu ilin por sia protekto, ne nur kontraŭ Kovim-19.

La prisana minsterio  rekomendas la uzon de la nazmasko aŭ masko, ankaŭ, en scenejoj kun  homamasiĝoj, kie ne eblas konservi taŭgan fizikan distancon; krome oni konservos la decidon ne permesi al homoj kun spiraj simptomoj eniri laborajn kaj studentajn centrojn.

Krome, en ĉiu el ĉi tiuj lokoj, same kiel en la sanservoj kaj manĝaĵaj prepar- kaj vendaj areoj, la necesaj rimedoj por manlavado kaj purigado devas esti garantiitaj, laŭ la sanaj aŭtoritatoj.

Inter aliaj decidoj, la medicina institucio raportas la forigon de la deviga uzo de paŝoj; kvankam oni devas konservi la purigadon de surfacoj por kolektiva uzo, por kio oni uzos 0,5% natria hipoklorito aŭ 70% hidroalkohola solvo.

Same, ĝi rekomendas fari sisteman kaj ĝisdatigitan trejnadon por laboristoj pri higienaj normoj por individua kaj kolektiva protekto.


Fonto: Minsap

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up