Maceo kaj Che Guevara: “ilia ekzempla vivo inspiras nin”

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-14 15:19:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 14 (RHK) Per tiu ĉi vortoj la prezidento, Miguel Díaz-Canel, rememoris ĉi-mardon la batalantojn konsideritajn decidajn en la sendependigaj bataloj  Kubo, Antonio Maceo (1845-1896) kaj Ernesto Che Guevara (1928-1967), en la datrevenoj de iliaj naskiĝoj.

Ambaŭ figuroj naskiĝis la 14-an de junio, por kiu “ĝi estas dato de patriotaj kaj revoluciaj resono; tago de memoro kaj omaĝo”, skribis la prezidento en sia oficiala Tviter-konto.

Li atentigis, ke Maceo kaj Che estas "unuigitaj de historio, kuraĝo, digno, batalo por justeco, radikalismo, kontraŭimperiismo, Kubo, la Granda Patrujo". Iliaj "ekzempla vivo ĉiam inspiras nin".

La ŝtatestro  emfazis, ke generalmajoro Antonio Maceo, konsiderata majstro en la uzo de militaj taktikoj kaj gvidanto de alta prestiĝo en la faroj por sendependeco: la Dekjara Milito (1868-1878) kaj la Necesa Milito (1895-1898), estas simbolo de la militisto kiu neniam rezignas.

Ernesto Guevara elŝipiĝis en Kubo kune kun Fidel Castro kaj pliaj 80 ekspedicianoj de la jakto Granma en 1956 por komenci la gerilmiliton kontraŭ la diktaturo de Fulgencio Batista (1952-1958).

Post la revolucia triumfo la 1-an de januaro 1959, li estis prezidanto de la Nacia Banko kaj ministro pri industrio.

Guevara estis inter la fondintoj de la Latin-Amerika Novaĵagentejo Prensa Latina (la 16-an de junio 1959), en tempo kiam la kariba lando devis defendi sin de amaskomunikilaj kampanjoj kontraŭ la naskiĝanta Revolucio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up