Rekono kaj omaĝo al la kuraĝo de la batalintoj kontraŭ la granda incendio en Matanzas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-02 19:13:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 31 (RHK) La unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, gvidis ceremonion por investi per distingoj tiujn, kiuj laboris en la batalo kontraŭ la incendio okazinta la pasintan 5-an de aŭgusto en la bazo de superpetrolŝipoj en la provinco Matanzas.

Per rezolucioj de la prezidento oni transdonis al oficiroj, soldatoj, fajrobrigadistoj, savistoj de la ruĝa kruco kaj civiluloj,  la ordenojn Antonio Maceo, Mariana Grajales, Ana Betancout, 6-an de junio kaj pro Servo al la Patrolando Tria grado, kaj ankaŭ  medalojn  pro sekureco interna kaj kuraĝo dum servo. Kelkaj estis transdonitaj al familianoj de forpasintoj dum la servo.

La ceremonion partoprenis la ĉefministro Manuel Marrero, la prezidanto de la Nacia Parlamento, Esteban Lazo kaj aliaj altrangaj funkciuloj de la registaro kaj la  partio, la armitaj fortoj kaj  la ministerio pri internaj aferoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up