Pensado de Fidel Castro centrigos fakan debaton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-25 07:52:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 25  (RHK) Kubaj fakuloj debatos, ĉi-mardon, en ĉi tiu ĉefurbo pri la historia gvidanto de la Revolucio, Fidel Castro, kaj lia efiko al internaciaj rilatoj, instruoj kaj kontribuoj al lia strategia pensado en tiu areo.

Partoprenas en la diskutrondo, okazonta en la Centro Fidel Castro, esploristoj de tiu institucio, Katiuska Blanco, Elier Ramírez kaj René González Barrios (direktoro), kaj ankaŭ Hassan Pérez, de la Centro por Hemisferaj kaj Usonaj Studoj ĉe la Universitato de La Havano.

Tiu ĉi teoria renkontiĝo okazos en la kunteksto de la sepa Konferenco pri Strategiaj Studoj, kiu de la 26-a ĝis la 28-a havos kiel temon la Polusojn de potenco, multflankismo  kaj dilemoj de la transiro al nova internacia ordo.

La evento estas kunvokita de la Centro por Internacia Politiko-Esplorado (CIPI), kun la kunsponsado de la Latin-Amerika Konsilio de Sociaj Sciencoj (Clacso) kaj okazos sub hibrida formato.

Inter la ĉefaj temoj estas “Geopolitiko, konfliktoj kaj redifino de aliancoj. Tutmondaj kaj regionaj efikoj", kaj "Kunordigo kaj proponoj de la Tutmonda Sudo. Plurflankeco sub debato en la transiro de la internacia ordo”.

Ankaŭ estas inkluzivitaj "Temoj pri la tutmonda kaj regiona tagordo en kunteksto de transiro: migrado, ŝuldo, klimata ŝanĝo, sano kaj teknologio" kaj "Ekstrema politika diskurso kaj manipulado de informoj. Infoksikiĝo de ciferecaj platformoj”.

La debatoj estos elsenditaj en rekta en la jutuba kanalo CIPICuba, kaj la registradoj de la prezentoj kaj specialaj intervenoj estos publikigitaj per la retejo kaj instituciaj profiloj de la Centro, dum la skribitaj verkoj restos en cifereca formato.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up