Kuba ministro partoprenas homologan renkontiĝon de Celac

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-26 07:50:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 26 (RHK) Kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez partoprenos en la Renkontiĝo de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC), okazonta hodiaŭ en Argentino. 

Informante la antaŭan tagon, en Tvitero, pri sia ĉeesto en ĉi tiu kunveno, la plej alta reprezentanto de la insula diplomatio anoncis, ke li ratifos la sindevontigon de sia lando al unueco en diverseco fronte al grandaj komunaj defioj en la regiono. 

Li ankaŭ atentigis, ke ĝi estos okazo por diskuti temojn de regiona intereso kaj daŭre plifortigi ĉi tiun mekanismon por politika kunordigo kaj integriĝo. 

La ministroj de la 32 landoj de CELAC kunvenas hodiaŭ en la Palaco San Martín, Bonaero, Argentino, por diskuti pri 15 agadlinioj, inkluzive de ekonomia reakiro post la pandemio de Covid-19, la komuna sano-strategio, la lukto kontraŭ korupto kaj nutraĵa sekureco. 

Ili parolos ankaŭ pri kunlaboro kun ekster-regionaj partneroj, la integriĝo de infrastrukturo, media kunlaboro kaj la plibonigo de la situacio kaj kondiĉoj de virinoj en la membrolandoj. 

La renkontiĝo celas renovigi la strategian asocion, bazitan sur historiaj, kulturaj kaj homaj ligoj, kaj plifortigi ligojn por ke la rilatoj atingu sian plenan potencialon. 

Argentino tenas la 2022 pro tempore prezidantecon de CELAC. 

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up