Kubo publikigis nacian raporton pri homa kontrabando en 2021

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-05 10:11:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 5 (RHK) Kubo denuncis ĉi-vendredon, ke la rompo de la migrantaj interkonsentoj fare de Usono kaj la instigo de kontraŭleĝa migrado metas familiojn en situacio de vundebleco al homa trafiko en triaj landoj.

Laŭ raporto publikigita en la retejo de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de la kariba nacio, Havano konservis sian politikon de Nula Toleremo rilate ajnan formon de homa trafiko.

La dokumento atentigis, ke dum la periodo pluraj interŝanĝoj estis faritaj kun la registaro kaj sektoroj de la usona socio por trakti la laboron de la kubaj medicinaj brigadoj, precipe  meze de  Kovim-19 kaj la malkreditiĝo-politiko lanĉita de la administracio de la norda lando.

La dokumento malkaŝis, ke en la etapo dek kazoj estis juĝitaj pro krimoj kun tipaj trajtoj de homa trafiko, kio indikas la malaltan efikon de ĉi tiu krimo en la nacia teritorio.

Laŭ la informo, la krima agado koncentriĝis al varbado de junuloj, ĉefe inaj, fare de eksterlandaj kaj kubaj komercistoj, por provizi trinkejojn kaj noktoklubservojn en Turkio, Kipro, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Japanio, Ĉinio, Rusio, Meksiko kaj Nikaragvo.

En 2021, la efektivigo de la Nacia Agadplano por la Antaŭzorgo kaj Konfrontado de Persontrafiko kaj la Protekto de Viktimoj estis plilongigita por plia jaro kaj la nova Nacia Agadplano por la periodo 2022-2024 komencis esti preparita.

La dokumento aldonas, ke kunlaboraj agoj kaj la ĝustatempa interŝanĝo de informoj daŭris kun internaciaj organizaĵoj, la Internacia Kriminala Polica Organizo (Interpol), la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj kaj ekvivalentaj organizaĵoj el landoj de la regiono kaj Eŭropo.

Sammaniere oni konservis specialan zorgon por viktimoj de kontrabandado kaj ankaŭ por tiuj, kiuj troviĝas en situacioj de pli granda vundebleco.

Kiel potencialoj de la plej granda el Antiloj, la teksto indikas la ekziston de agadplanoj por preventado kaj konfrontiĝo en ĉiu agentejo, en kiu prevento, kunlaboro, zorgo por viktimoj kaj trejnado de oficialuloj kaj la ĝenerala publiko estas privilegiita  por levi la percepton de risko.

Kubo havas diversajn leĝajn instrumentojn por malhelpi kaj trakti homan kontrabandadon kaj kondutojn asociitajn al ĝi, kiel prostituado, infana pornografio kaj prostituado, kongruaj kun la spirito de la Konvencio de Palermo, ĝiaj Protokoloj kaj aliaj internaciaj instrumentoj, de kiuj la kariba insulo estas subskribinto.


Fonto: Minrex

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up