Elektro kaj loĝado: atentocentro de la aŭtoritatoj en Pinar del Río

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-10 09:27:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 10 (RHK) La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, gvidis la revizion de la reakigaj agoj en Pinar del Río, la plej trafita provinco de la trairejo de Uragano Ian la 27-an de septembro.

En la Palaco de la Revolucio kaj kun la partopreno ankaŭ de la Prezidanto de la Nacia Asembleo, Esteban Lazo Hernández kaj la Ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, la gvidantaro de la lando estis informita de la prezidantino de la Provinca Defenda Konsilio, Yamilé Ramos Cordero, ligita per videokonferenco, pri kompenso pro damaĝo al elektro kaj akvoservoj, same kiel la reakiro de loĝejoj kaj agrikulturo.

La funkciulino precizigis, ke la energio atingis 95, 37% de la klientoj. El la 176 akvoprovizfontoj, 173 estis reestablitaj, dum 50 tuboj transdonas la esencan likvaĵon al la loĝantoj sen la servo. La gvidanto aldonis, ke la laboro daŭras pri plibonigoj de la hidraŭlikaj rimedoj-infrastrukturo kaj la planitaj investoj.

Rilate agrikulturon oni plantis 5 866 hektarojn da diversaj kultivaĵoj kaj kadre de la tabakkampanjo oni plantis semojn en 66,6 hektaroj. Tiutempe, el la pli ol 5 mil kovritaj tabakdomoj damaĝitaj de la ventoj de la meteoro, 467 estis levitaj.

La rekonstruo de domoj estas laŭ   interkonsento la plej granda defio por Pinar del Río-loĝantoj en la normaliga stadio, kaj 106,299 posedaĵoj estis trafitaj.

La renkontiĝojn por daŭre taksi la laborojn de rekuperiĝo en la provinco, ankaŭ partoprenis la vicunuaj ministroj Inés María Chapman,  Alejandro Gil Fernández kaj Ricardo Cabrisas Ruiz plus reprezentantoj de diversaj ministerioj.


Fonto: R.Rebelde

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up