Sesiis en Moskvo la interregistrara komisiono Kubo-Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-18 09:39:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, nov 18 (RHK) La rusa vicprezidanto Dimitri Chernishenko kaj la vicunua ministro kuba Ricardo Cabrisas prezidis la19-an sesion de la interegistara komisiono por ekonomia kaj sciencteknika kunlaboro.

Ambaŭ partneroj pritraktis temojn ligitajn al la ĉefaj programoj de ekonomia kaj socia evoluo de Kubo, en la branĉoj de energio, transporto, edukado, agrikulturo, publika sano, kulturo kaj turismo, scienco, teknologio kaj medio.

Laŭ interkonsento, ambaŭ landoj prilaboros novan ekonomian agendon duflankan, kiu enhavu la ĉefajn areojn kaj strategiajn celojn de la reciproka kunlaboro  en la ekonomia, komerca, financa sferoj kaj kunlaboro ĝis 2030.

Same, oni taksis la internacian situacion, inkluzive de la faktoroj, kiuj hodiaŭ havas negativan efikon al la disvolviĝo de ambaŭ landoj, aparte la intensigita ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kontraŭ Kubo, kaj la maljustaj sankcioj truditaj al Rusio.

Fine oni interkonsentis, ke la dudeka sesio de tiu ĉi komisiono okazos en Havano en 2023, en dato, kiu estos specifita poste.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up