Foto: Tony Hernández Mena
Havano, dec 1 (RHK) La Ŝtata Konsilantaro, konforme al la dispozicioj de la Konstitucio de la Respubliko kaj Leĝo n-ro 127 Voĉdona Leĝo, de la 13-a de julio 2019, konsentis kunvoki la balotantojn de la Respubliko al elektoj naciaj.
La balotado por elekti la deputitojn al la Nacia Asembleo de Popola Povo por periodo de 5 jaroj okazos la 26-an de marto 2023.
La Nacia Elekta Konsilantaro, post kiam la elektoj estos finitaj, informos nian loĝantaron pri iliaj rezultoj.
Fonto: retejo de la Parlamento