Kuba Ekstera Ministerio vokas festi Internacian Tagon de Homaj Rajtoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-09 16:51:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  dec 9 (RHK) La kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj anoncis peton celebri per tvitado  la Internacian Tagon de Homaj Rajtoj, ĉi-10an de decembro.

En sia tvitero, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj raportis, ke la iniciato okazos ĉi-sabaton, de la 9-a ĝis la 12-a horo en Kubo, kaj mesaĝoj devas esti akompanataj de la etikedoj (kubanojkunrajtoj) #cubanosconderechos kaj #DDHHCuba.

Juan Antonio Quintanilla, konstanta reprezentanto de la lando ĉe la Homaj Rajtoj-Konsilio, konigis la alvokon en la sama socia reto, menciante la atingojn de Kubo en protektado de la rajtoj de ĉiuj civitanoj.

"Kubo havas multon por festi ĉi tiun tagon, ĉar ni havas palpeblajn rezultojn realiĝintaj danke al la Revolucio", diris la diplomato per tvito.

La 10-an de decembro 1948, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, dokumento kiu proklamas la rajtojn, kiuj respondas al ĉiu homo, sendepende de sia raso, koloro, religio, sekso, lingvo, politika opinio, deveno nacia aŭ socia statuso, ekonomia pozicio, naskiĝo aŭ ajna alia kondiĉo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up