Estis informite ke Kubo kaj la Eŭropa Unio okazigos la 27-an kaj 28-an de aŭgusto, en Bruselo, la duan intertraktan sesion kun la celo impulsi kunlaboron kaj politikan dialogon reciprokan.
La unua sesio okazis en Havano la pasintan 29-an kaj 30-an de aprilo, kaj ĝi inkluzivas aspektojn de politika dialogo, kunlaboro kaj komerco.
En tiu sesio, la kubaj kaj eŭropaj aŭtoritatuloj interkonsentis liniagendon pri la procezo de intertraktado kaj interkonsentis ĝeneralan strukturon de la estonta pakto.
La estiĝonta interkonsento reciproka celas esti “platformo por pli bona interkompreniĝo” de la diferencoj kaj por “identigi vojojn al proksimiĝo”, laŭ klarigis fine de tiu unua rekontiĝo la estro de la intertraktoj flanke de la EU, la ĝenerala direktoro por Ameriko de la Eŭropa Servo de Ekstera Agado, Christian Leffler.
Oni antaŭdivas ke la intertraktaj sesioj okazos proksimume ĉiun duan monaton, kaj intertempe, ambaŭ partoj daŭrigos neformalajn kontaktojn pere de retmesaĝoj, video-konferencoj aŭ telefone.
Kubo kaj la Eŭropa Unio: intertrakto pri kunlaboro kaj politika dialogo.

Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Alianciĝoj por turisma rekuperiĝo
- Kubo elvokas komencon de la necesa milito antaŭ 130 jarojn
- En la historio estas respondo por multaj problemoj
- Kuba prezidento dankas Ĉinion pro kunlaboro en ŝlosilaj sektoroj
- Trump planas restarigi la polemikan titolon 42 por akceli deportadon de neregulaj migrantoj