Kubo festas la triumfon de la Revolucio per sociaj laboroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-26 12:03:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 26 (RHK)- La inaŭguro de novaj hejmoj, renovigitaj prisanaj kaj edukaj instalaĵoj, kaj ankaŭ socialaj servoj estas inter la agoj, per kiuj Kubo memorigas la 64-an datrevenon de la triumfo de la Revolucio.

En ĉi tiuj tagoj, ĉiu teritorio realigas agojn de festado por la 1-a de januaro, dato en kiu la tiraneco de Fulgencio Batista (1952-1958) estis renversita, kaj okazo elektita de kubanoj por funkciigi projektojn kiuj provizas servojn al komunumoj.

En ĉiuj provincoj okazas agadoj por solvi hidraŭlikajn problemojn, konstruadon de loĝejoj kaj aliajn, kiuj plibonigos la vivkvaliton de la kuba loĝantaro.

Terkulturaj foiroj kaj vendo de malsamaj produktoj ankaŭ karakterizas la festadojn en ĉiu teritorio.

En la ĉefurbo, la ĉefaj protagonistoj de la novaj verkoj estas la tiel nomataj transformiĝintaj komunumoj, kiel la kvartalo Juan de Dios Fraga, en la municipo La Lisa, kie oni finis laborojn en  la amfiteatro, kafejo-restoracio, la apoteko, infana restoracio,  ludejo kaj aliaj spacoj de kolektiva profito.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up