Migra politiko usona pri Kubo nekoheras

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-07 08:48:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jan 7 (RHK) Kubo-usona advokato José Pertierra konsideris malkonsekvencaj la lastatempajn regulojn anoncitajn de usona prezidento Joe Biden pri neregula migrado, kiam la Kuba Alĝustigo-Leĝo (1966) ankoraŭ validas hodiaŭ.

En deklaroj al nacia televido, la advokato klarigis antaŭtage, ke la programo de la administracio Biden havas la eksplicitan celon malinstigi la kontraŭleĝan migradon de kubanoj al Usono.

Li indikis, ke laŭ ciferoj publikigitaj de Vaŝingtono en fiska jaro 2022, pli ol 213 000 loĝantoj de la plej granda insulo de Antiloj eniris la nordan nacion kontraŭleĝe.

Pertierra atentigis, ke Usono intencas, laŭ la tiel nomata provliberigo, permesi al limigita nombro da kubanoj eniri la landon, sed samtempe tiuj, kiuj ne kvalifikiĝas, estos forpelitaj.

Tamen, li emfazis, ĝi estas malkonsekvenca decido, ĉar "kubanoj daŭre havas privilegian pozicion kompare kun aliaj migrantoj, ĉar unufoje en Usono la Kuba Alĝustigo-Leĝo permesas al ili peti konstantan loĝadon post unu jaro kaj unu tago."

Tiusence, Pertierra konsideris, ke post ĉi tiu novaĵo eblas al Usono "revizii la sankciojn, kiujn ĝi aplikis al la kariba nacio kaj la Kuba Alĝustigo-Leĝo".

Li montris, ke la pravigo de la migra programo ŝuldiĝas al tio, ke usona nacia sekureco mem indikis, ke la lando postulas limigojn al la enmigrado de sendokumentaj enmigrintoj el Kubo kaj ili rekonas kiel kaŭzon de ĝia pliiĝo la inflacion, la pandemion de Kovim-19 kaj la  sankciojn aplikitajn de Vaŝingtono kontraŭ Havano.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up