Araba televidkanalo dediĉas programon al Fidel Castro.

Eldonita de Alejandro García
2014-08-25 12:45:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La TV-kanalo Al-Mayadeen elsendis en Beiruto preskaŭ unuhoran programon per kiu elstarigis la revolucian kaj homan karakteron de la kuba gvidanto Fidel Castro.
En la elsendo oni spektas atestojn de tri personoj- libanano, palestinano kaj argentinano- tri admirantoj de la kuba gvidanto.
La menciita TV-kanalo kiu malofte faras tiaspecajn programojn, konsideris kiel “nepra transdoni gratulojn al la revoluciulo kuba pro tio kion li reprezentas en la rekuperado de valoroj tiaj, kiaj justico, humanismo kaj libereco por nia mondo”.
La membro de la politika buroo de la popola fronto por liberigo de Palestino, ekde la Zono de Gaza, Kaed Al-Ghoul, alvokis la palestinanojn “profunde legi la pripensojn de Fidel” por unuiĝi kaj venki la cionistan planon, la okupadon kaj kunlabori en la formado de universala ampleksa fronto de rezistado.
Siaflanke, Graciela Ramírez, kunordigantino de la internacia komitato de solidareco al La kvin kubaj kontraŭteroristaj batalantoj maljuste enkarcerigitaj en Usono, esprimis ke por la argentinanoj kaj por ĉiuj latinamerikanoj, Fidel signifas dignecon, honoron, rezistadon, kaj li instruis al ni ke ne ekzistas batalo kiu perdiĝas, sed batalo abandonita.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up