Vicunua ĉefministro daŭrigas laboran viziton en Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-03 11:07:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 3 (RHK) Post kvartaga interparolo kun ĉinaj aŭtoritatoj kaj kompanioj, Jorge Luis Perdomo Di-Lella, vicunua ĉefministro de Kubo, daŭrigas sian laborviziton en tiu azia nacio kun la celo plifortigi kunlaboron duflankan en strategiaj  areoj de la ekonomio.

En Tvitero, la kuba reprezentanto priskribis sian renkontiĝon kun Zhang Guoqing, vicĉefministro de Ĉinio, kiel fratan, kie ili ratifis la plifortigon de politika dialogo.

Ambaŭ partioj interŝanĝis spertojn pri socialisma konstruado kaj kunlaboro en sektoroj kiel telekomunikado, bioteknologio, sano, inter aliaj.

Perdomo Di-Lella renkontiĝis kun Han Fangming, prezidanto de la Charhar Instituto, ĉina Pensfabriko, kiu kunigas intelektulojn kaj elstarajn figurojn.

Dum la dialogo la oficistoj konsentis plifortigi la akademian, edukan kaj kulturan kunlaboron inter la du landoj.

La vicunua ĉefministro alvenis al Pekino, la ĉefurbo, la 30-an de marto, por plenumi ampleksan labortagordon, kiu inkludis renkontiĝojn kun Jin Zhuanglong, ministro pri industrioj kaj informa teknologio; Luo Zhaohui, Prezidanto de la Agentejo por Internacia Evoluo; Zeng Yixin, vicprezidanto de la Nacia Sankomisiono; Zheng Shanjie, Prezidanto de la Ĉina Nacia Disvolva kaj Reformada Komisiono, same kiel membroj de la ŝtata misio, studentoj en Ĉinio, reprezentantoj de firmaoj kaj komunaj entreprenoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up